Brita imperio - Vikipedio
La Brita Imperio, nome la imperio de Britio, estis la plej granda el la eŭropaj koloniaj imperioj de 1500 ĝis 2000. Inter imperioj, nur la mongola imperio eble regis pli da teritorio (35.000.000 km²) aŭ proksimume simile. La Brita Imperio enhavis proprajn landojn, dominiojn, koloniojn, protektoratojn, mandatojn kaj aliajn teritoriojn regatajn aŭ administratajn de la Unuiĝinta Reĝlando ...